Mia patro jam forpasis antau pli ol kvar jaroj, tamen chiufoje, kiam mi ekrememoras liajn mienon kaj vochon en liaj lastaj tagoj, kiuj gravurighis en mia memoro , miaj okuloj tuj pluve larmas...

父亲已经离开我们4年了,然而,在他人生最后的日子里的音容并未随他远去。每当忆及父亲,我的双眼就噙满了泪水。

En 1986, stomaka kancero kun terura dislokigho neatendite trafis mian patron. Tio dronigis nin en senliman malghojon. Tamen, por ne kauhzi grandan korafliktighon al mia malsana patro, ni tenis nian bushon fermita pri tio antau lia vizagho . Anstatauhe, ni chiamaniere kashis antau li la veron per mensogoj. Ni konsolis chiufoje, ke li plej baldau resanighos, se li obeos la doktoran preskribon. Malgrau tio, ni antauhvidis, ke la fino de lia vivo jam ne estas plu malproksima. Mia patrino, kun larmoj en okuloj, ech shtele pretigis lastfoje por lia forpaso la novajn kostumojn. Chiu el niaj familianoj klopodis trovi tempon por resti che la patro kiel eble plej longe, char por ni tiu tempo estis multe pli valora.

1986年,父亲不幸患上了可怕的扩散性胃癌。这突如其来的变故,犹如晴天霹雳,使整个家庭陷入无尽的黑暗和绝望当中。为了不让病中的父亲心理承载过重的压力,我们在他跟前守口如瓶,一再劝慰他说只要遵听医嘱,不日即可康复。全家人谁都不愿意承认这种残酷的现实,但是,谁都十分清楚,父亲的大去已经不远了。母亲含着泪水悄悄地为父亲的行将离去准备寿衣,一家人尽可能多地守在父亲的身旁,这样的光阴实在是不会太多了。

La malsano lin turmentis de tempo al tempo. Li suferis kaj ghemadis pro la doloro. Antau tiu bildo, mia koro preskau krevis. Kiel ni volus lin trankviligi kaj konsoli! Tamen ni havis neniun alian rimedon por malpliigi lian suferon ol doni al li analgezikon , certe en malgranda dozo, por ke ghi povu efiki baldau, en la kriza tempo. Tiam li iom kvietighis, tamen la vizagho ankorau perfidis lian melankolion.

病魔不断地折磨着父亲,他竭力强忍,不时发出低沉的呻吟。每每看到这般情景,我的心都撕裂了。我多想多给他镇静与安慰啊!但是除了给他服用镇痛药以暂缓痛苦之外,再也没有别的办法了。给父亲服镇痛药时,还得小心控制剂量,以备应急时尚能发挥药效。服药后,父亲会短时间平静下来,但是他的面孔却难以掩饰痛苦的遗痕。

En tiu okazo, mi konstante diris al li: "Pachjo, sur strato mi renkontis kelke da malnovaj konatoj de vi, kiuj demandis pri via sanstato kaj fieris pro sia iama ghuado de via lerte farita ‘viandvolvita patkuko’. Ili bedauhras, ke jam de tri- au kvardek jaroj ili ne povas ghui tiel bongustan manghajhon.”

每当这时,我总是设法转移他的注意力,对他说:“爸,街上遇上你的老相识咧,大家还惦记着你哩。每次见面,都要提起你的‘腊肉甩饼’,那可是你的绝活。他们津津乐道,说得神乎其神,忆起曾经的享用,得意得很哩。他们说,都好多年没有享用过这样的美食咧,很是遗憾哩。”

Mi teksis rakonton, kio ne estis tute malfacila. Tiajn komplimentojn mi ja auhdis antauhe, tamen ne plu nuntempe. Mi vidis, ke malpliighas la melankolio sur la vizagho de la patro, kaj iom post iom aperas rideto, kiu disfloras iom post iom sur lia tuta vizagho, tamen tio por ni estas valora kaj neforgesebla.

编织这样的故事并非是件复杂的事情。这样的称道以前着实时常听到,只不过不是现在罢了。我看到,父亲痛苦的脸开始舒缓了,渐渐地露出了微笑,直至笑容全然绽放。这笑容,对我们来说是多么的珍贵和难以忘怀啊!

La vortoj ekfluis el la busho de mia patro, kun vocho malforta, sed klara.

父亲的话匣子打开了,尽管声音虚弱,却很清楚。

“Nuntempe chio shanghighis, ankau la apetito de la homo shanghighis. Ve, oni faras ghjauhzian farchon miksitan per viando kun brasiko, kun melongeno, kun celerio, kun terpomo kaj ech kun tomato. Kia manghajhacho tio ja estas!

“现在啥都变了,人的胃口也不比从前咧。唉,连做饺子的馅儿都是五花八门的,什么猪肉白菜,猪肉茄子,葱头,芹菜,甚至还有土豆和西红柿的呢。那是些啥破玩意啊。”

Leghera rideto trapasis la vizaghon de la patro,“Oni ofte diras fierache, ke hodiau ni manghis ghjauhzion. Kiel absurde! Chu la tradicia ghjauhzio estas tia? Antaue, en mia infanagho, la farcho konsistis nur el shafajho kun karoto kaj shaloto au el porkajho kun shalono, sed grandparte estis viando. Centpocente vera!”

他淡淡地一笑,“有的人常得意地讲,今天吃饺子咧。多么的荒谬啊!正宗的饺子是那样的吗?早先,当小孩儿的时候,都是羊肉、大葱、胡萝卜,或是猪肉、大葱配馅儿,而且里头几乎全都是肉哩。百分之百的货真价实! ”

Sur la vizagho de la patro brilis iom da printempa ghojo, kvazau li reirus en sian infanaghon, “Nun chio shanghighis, ech ghia formo shanghighis. Antauhe ghi formis kiel kapo de la sankta budho, kaj nun? Tutsimile al piedacho de maljunulino!”

父亲仿佛又回到了童年的时光,脸上洋溢着春天般的欢乐,“如今甚都变咧,连饺子的模样也变咧。早先,形似神僧之首,而现在呢?简直就是老娘娘的小脚。呵呵……”

ghjauhzioj

viandvoltitaj patkukoj

Antauhe la fratoj de mia patro mastrumis ne malgrandan restoracion. Tiam ilia kuirarto estis vaste konata, kaj la kuirado de la viandvoltita patkuko estis ilia aparta lertajho, ke la ghuintoj ghis nun — jam tri-au kvardek jarojn poste — ankorau estas tiklataj de ghia bona gusto. Tial la entrepreno iris prospere, sed poste pro aliaj kauhzoj la restoracio fermighis kaj mia patro eklaboris kiel terkultivisto. Sed la gloran karieron en tiu tempo li neniam forgesis, male, kun forpaso de la tempo ghi pli kaj pli radikighis profunde en lian koron.

从前,父亲的兄弟们经营一家不小的饭店。那时候,他们的厨艺在十里八乡颇负盛名。腊肉甩饼是他们的拿手好戏。直到现在,几十年过去了,当年享用过的人还对此馋涎欲滴,因此买卖做得很是红火。可到后来,由于种种原因,饭店关闭了,父亲就回家种地了。但是,那曾经的荣耀不仅永远无法忘怀,相反,却随着时日的推移,在他心中根植得日久弥深。

Pauhzinte momenton, la patro dauhrigis sian parolon.

停歇了片刻,父亲又继续自己的话题。

“Antau kelkaj jaroj, maljuna Liu avertis min: ‘Amiko mia, forlasu vian malnovan obstinan ideon! Vi ja bone konas viajn filojn kun delikata hauhto, kiuj scias nur legi kaj skribi. Tuj akceptu metilernanton, alie via metio perdighos’. Jen. Antau kelkaj monatoj lia filo venis al mi kun tri boteloj da brando kiel inica donaco por lerni de mi la kuirarton de patkuko.”

“几年前,老刘劝我说:‘老伙计,放下你那老顽固思想吧,你难道不晓得你的那几个白脸先生的娃儿是甚个物料?收个徒弟吧!要不你的那些个艺道就可惜咧。’瞧,前几个月,老刘的儿子拎了几瓶酒上门咧,呵呵,要跟我学手艺哩。”

Mia patro ekridis kun fiera mieno, sed tuj post tio, lia vizagho nebulighis.

父亲的脸上闪耀着骄傲的容光。但是,随即又阴沉了下来。

“Ve al mi! Nun chio shanghishis tiel facile! Ech la homo estas multe pli ruza. Kontrau boteloj da vino! Eĉ kontrau sako da oro li lernos de mi nenion. Chio shanghighis, sed mian ideon neniu povos shanghi.”

“唉!现在甚都变得那么快!人也变得狡猾了。不用说两瓶子酒咧,就是背袋金子来也休想从我这儿学到半点东西。甚都可以变,可我的老主意,谁也变不了。”

Auhskultinte tion, mi tuj naskis ian nereteneblan triston en la koro.

听了这些,我的心中油然升起了一种莫名的伤感。

Mi klare memoras, ke en mia infanagho mi tre amis bongustajhojn kiel manghema kato. Tiutempe kiam mia patro laboris en kuirejo, mi ofte restis che li kvazau lia vosto, sed tio tute ne tedis lin. Male, tio donis al li ian neeldireblan ghojon. Laborante li konstante fiere diris al mi kiel knedi, kiel friti, kiel tranchi, kiel… kvazau profesoro farus prelegon. Sed se tiutempe mia patrino tion vidis, shi kolere kriis al mi: ”For, knabacho sentauhga! Legu vian lernolibron kaj faru vian hejmtaskon.”

我清楚记得:在我还是孩子的时候,我就像一只馋嘴的猫儿。逢年过节,每当父亲在厨房劳作,我经常像条尾巴似地围在他的左右。这不但不会使父亲感到厌烦,反倒给他带去一种难以名状的欢喜。通常,他一边干活,一边兴致勃勃地告诉我如何揉面,如何煎炸,如何刀切,如何……仿佛是大学教授讲学一般。可是,一旦被母亲看到,她会很生气地向我喊道:“一边去,没用的东西,赶紧弄你的功课去!”

Poste mi eniris normalan kolegion en urbo Changzhi. Hejmenreveninte en libera tempo, mi neniam plu auhdis lin mencii la kuirarton antau mi.

后来,我到长治上学。假期回来,再也没有听到父亲在我面前谈论过有关厨艺的事情。

Larmoj kolektighis en miaj okulkavoj, kaj mi haste turnis mian kapon flanke.

泪水从我的眼窝里滑落,我赶紧把头转向一边。

Mia patro jam treege maldikighis, kaj chiutage li prenis nur iom da likvan nutrajhon. La terura malsano fine kondukis al la malbenata tago.

父亲已经消瘦到了极点,每天只能进些流食。可怕的疾病预示着那可怖的被诅咒的日子就要降临。

La forpaso de la patro alvenis pli frue ol ni atendis. Tiutage, preninte multe da analgeziko, li kvietighis. Mi atente forvishis al li shvitgutojn sojfabsimilajn de sur lia frunto per lavtuko, dirante: “Pachjo, oni lauhdis vian kuirarton sur la strato…” La rido ekdiskuris sur la vizagho de la patro, sed subite ghi rigidighis…

父亲的离去时间比我们的预期来的还要早。那天,当我们给他服过镇静药后,他稍稍平静下来,我小心地用手巾拭去他额上黄豆粒大的汗珠,试图唤起他快乐的思绪,我轻声对父亲说:“爸,街上又有人夸赞你的手艺咧……”笑容又一次在父亲的脸上绽放开来,但是,慢慢的,永远地凝滞了……

Mia patro forpasis kun rideto, en kiu shajne rivelighis ia bedauhro.

父亲带着微笑走了,微笑中浸透着一丝眷恋和遗憾。

La patro havas kvar filojn, kiuj chiuj havas sian propran fakon, sed neniu el ili estas kuiristo. Ni bone manghas la manghajhon preparitan de la edzino kaj ech bone ghuas la ghjauhziojn kun farcho el viando kun terpomo au tomato. Aldone ankau la formo de tiu similas al “Piedeto de maljunulino”, sed ni neniam sentas, ke ghi estas malpli bongusta ol tiu farita centpocente tradicia de la patro. Sed tamen, kiam mi havas libertempon reveni hejmen, kiam mi vidas la kuirilojn delonge neuzitajn, kiujn mia patro heredis de mia avo kaj kiuj estas kovritaj de dika polvo, ia neeldireble amara sento ekregas min, kaj tiras min en la senliman rememoron kaj meditadon.

父亲生有四子,每个儿子都有自己的专长和事业,但是我们当中却没有一个人是作厨师这一行的。每当我们津津有味地享用着各自妻子所做的饭菜,甚至津津有味地品尝着形似“老娘娘的小脚”的土豆和着西红柿的肉馅饺子时,没有人感觉这比父亲说的“百分之百的货真价实”的差在哪里。然而,当我有机会回家,看到父亲从爷爷那里继承下来的长期闲置了的已经布满了灰尘的厨具时,一种莫名的苦涩的伤感就笼罩了我,它让我追忆,让我沉思……

1990年11月

世文刊载于《La mondo》1995n-ro1-2