童年的记忆中,印象最深的就是父亲的那辆旧自行车了。车子是父亲解放前买的,具体的时间已无从考证。车上的漆都磨光了,已看不出原先的光彩;车的轮胎已早磨蚀了花纹,有的地方薄如纸皮,气足时会顶出一个鼓包。于是,父亲就用捡来的旧轮胎,对着鼓包认真比画一番,然后剪一段垫在里面。这样的结果是,车胎粗细不均,即使在平路上行驶,也会疙里疙瘩,上下颠簸。然而车子是日产 “僧帽”牌的,小时候没有品牌概念,只听到父亲在擦拭车子时说,不要看这东西破,可结实呢。就是这辆自行车,载着父亲走上田间地头辛勤劳作,走遍十里八乡赶集打工,年复一年,日复一日,伴着父亲挑起养育着4个儿子的重担。

En mia infanagho, la biciklo, achetita de mia patro antau la fondigho de nova Chinio (1949), donis al mi la plej profundan impreson. Senfarbigite en multjara uzo, ghi perdis sian koloron, ke oni ne povus koni ghian ghustan produktdaton. La strioj sur la pneuhaj bendoj kalvighis pro eluzigho, ke pro troa maldikeco ghi ekshvelis je kelkaj lokoj kiam ghi estis plenigita je aero. Por malhelpi krevon, Patro kusenis ghin per peco de eluzita kauhchuka bendo. Pro tio la pneuhaj bendoj havis dikaljn partojn kaj maldikajn partojn, tial biciklante oni jhetighadis kvazau veturante sur malglata vojo. Tamen la biciklo estis importita el eksterlando kaj havis faman markon. Vishante la biciklon Patro ofte diris kun fiera tono: “Jen objekto kaduka, tamen fortika”. Ja temis pri tiu chi kaduka biciklo, kiu portis lin de kampo al kampo por semado kaj rikoltado; de vilagho al vilagho, proksimaj kaj malproksimaj, por labori kiel dungito en foiro. Tagon post tago kaj jaron post jaro Patro tenis sur sin la grandan shargon vivteni la tutan familion kun kvar filoj.

父亲的自行车给我留下记忆最深的,不只是因为它独特的外表和外国的品牌,更主要的还是挂在车梁上的一个三角形的、已磨得油光发亮的布褡裢。那里边几乎包含了我儿时对一切美好事物的全部梦想。我出生于60年代中期,从我记事起,母亲就一直多病,上面有3个哥哥,最大的也就十一二岁,一家人的生计全靠父亲一人维系。生活的艰难可想而知。

La biciko impresas min pleje ne nur pro ghia aspekto au fama produktmarko, sed pro la tol-dusako triangula, eluzita kaj pendanta sur la supro de la biciklframo. Lau mi en la dusako kushis mia tuta songho infanagha. Mi naskighis meze de la sesdekaj jaroj en la pasintan jarcento. Kiam mi apenau komencis memori ion ajn, mia patrino jam estis konstante malsana; kaj antau mi jam naskighis tri filoj, el kiuj la plej agha havis dek unu au dek du jarojn. La vivoteno de la tuta familio nur dependis de la klopodado de Patro. Evidente, kiel malfacilaj estas la tagoj.

小时候,吃得最多的就数高粱面了。晋东南的高粱又不同于别的地方,吃起来不仅苦涩难咽,吃下去也容易上火,时常会肚子憋胀,几天拉不下来,直到把人憋噪得面红耳赤,实在是难受得不得了,这时就被拉到厕所里,在母亲威逼下,忍着莫名的恐惧,让母亲用木棍儿往外撬。即便是这样,也难吃个尽饱。那个时候,吃商品粮的境况要好得多。人们说,吃了商品粮,等于进天堂。有时和住一条街、家里有吃公家饭的小伙伴玩耍,看到人家拿着玉米面窝窝吃,直馋得流口水,心想,要是天天都有黄面窝窝吃该多美咧!

Tiam, en nia loko, la chefa greno por nutrado estas sorgo. La sorgogreno de la Sudorienta Parto de Provinco Shanxi diferencas de tio de aliaj lokoj per tio, ke ghi estas amare acerba kaj malfacile englutebla, kaj kauhzas al la manghantoj, precepe infanoj, sekecon en intesto, ke ili ne povas elfeki ech dum pluraj tagoj kun ventro chvelanta kaj la vangoj rughbrulantaj. Kiam ili ne povis elteni la suferon de mallakso, ili, levante la postajhon, petis la patrinon elfosi la ferbulecan fekajhon per bastoneto por ili. Sed, ech tiajn krudajhojn kia sorgo, oni ne povas sufiche preni. En tiu periodo, la vivstato de tiuj, kiuj vivis en urbo kaj ghuis la shtat-provizitan nutrajhon, estas pli bona ol tio de ni en kamparo. Onidire: kiu ghuas shtat-provizitan grenon, tiu vivas en paradizo. Iam mi ludis kun kamaradetoj, kiuj kun urba loghanteco ghuis favoron en vesto kaj mangho; vidante ke ili manghas maizfarunan vovon*, mi eksalivumis, pretervole pensante, kiel feliche, se mi povus ghui maizfarunan vovon chiutage.

为了养活这一家老小五六张嘴,父亲起早贪黑地劳作,每天下地挣工分是从不间断的,除此之外,还要想方设法时不时“钻个空子”外出搞点副业。早年,父亲的兄弟们闯过关东,做过买卖,开过饭店。饭店尤以腊肉甩饼闻名遐迩。至今,当地风物志中尚有魏氏兄弟腊肉甩饼的记载。甩饼卷腊肉是上党名吃,民间有这样的顺口溜:赶会咧,受罪咧,吃不上甩饼流泪咧。一年里,东乡唱戏,西乡赶集,南社起会,北社说书,大小饭店断不了请父亲去打忙工。每天能挣2.5元。回来交生产队2元,给记1个工。自己还能剩余0.5元。那年月,想活泛点,赚个活钱,实在是难得。

Por shtopi stomakojn de la familianoj, Patro iris al kampoj seninterrompe en chiu tago, laboradante de la frua mateno ghis la malfrua vespero. Krome, en morta sezono de agrikulturaj laboroj li ankorau klopode serchis kromokupojn. Antau la fondigho de la nova Chinio, miaj patro kaj onklo iam komercis kaj administris ne malgrandan restoracion, kiu famis pro bonkuirita frap-patkuko kun peklita viando en nia regiono, kaj ghis nun en la loka anekdotlibreto oni ankorau povas trovi la registron pri “Frap-patkuko de Fratoj Wei”. La frap-patkuko kun peklita viando renomighis kiel fama manghajho de Regiono Shangdang, kie mia familio estis. Tie cirkulas diro: “Por viziti foiron kruro al oni doloras; sen manghi patkukon,oni ghem-ploras”. Tra la tuta jaro, chiam, kiam oni okazigas foirojn kaj specialajn ceremoniojn en urbetoj kaj vilaghoj, chu nordaj chu sudaj, restoracioj nepre konkure dungis Patron kiel chefan kuiriston. Pago por li estas po 2.5 juanoj tage. Revninte al nia vilagho Patro devis transdoni 2 juanojn al la Produkta Grupo, kaj fine li havis nur 0.5 juanon, kiu tamen jam estas ne sensignifa enspezo en tiu tempo.

腊肉甩饼Frap-patkuko

一个集市下来大概都在三到五天。等掰着手指数到父亲的归期,我就不断地往大门口跑,坐在门旁的马台石上,呆呆地凝望远方。终于,现出了父亲骑车的远影,我雀跃起来,迫不及待地迎着愈来愈近的父亲跑去。父亲似乎已料到这一幕,早早地下了车,等我跑向前来,摸摸我的脑袋,然后把我托起,放在车梁上,直推到院里,才小心把我放在地上。我满怀期待,傻傻地望着父亲,只见他弯下身去,把手伸进挂在车梁上的褡裢,一直探到很深,然后摸索着从里边掏出几块半拉的干烧饼或干馍块。我早已馋涎欲滴。父亲笑眯眯地看着我,拿一块放于我的手中。我如获至宝一般,将其攥在手里,小心翼翼地啃食着父亲带回家的美食,生怕一不留神就会把这用长久的期待才酿出的快活挥霍个精光。那干馍的滋味,真是好甜好香哩!童年的美好就这样在期盼父亲赶集归来的自行车中度过了。

Kutime foiro dauhris tri au kvar tagojn. Mi kalkulis la tagojn per fingroj, kiam estis la tago, en kiu Patro revenos. Mi ofte kuris al la chestrata pordego, kaj sidante che la pordego sur la shtono kiu helpis rajdanton surchevalighi, gape fiksis la rigardon al la fino de vojo, atendante sopire revenon de Patro. Kiam la figuro de Patro aperis de malprksime, mi jam senpacience trotis saltetante kontrau Patro antau la biciklon samkiel gaja pasero. Sajnas, ke Patro jam antauhatendis chi tiun akton. Descendinte de la biciklo kun rideto, karesante mian kapon, kaj poste levante min facile sur la supran framtubon, li pushis la biciklon hejmen. Kiam la biciklo haltis en la korto, Patro demetis min teren, etendante la manon en la dusakon ghis ghian profundan fundon. Mi fiksis miajn okulojn al la dusako kun granda espero. Patro pene serchis, elprenante pecojn da sekaj patkukoj kaj mantooj*, kiuj estis roditaj kaj pecigitaj, donante pecon al mi. Mi tenas ghin en la mano kiel trezoron, ronghante gaje kaj shpare la sekan manghaghon aldonitan de Patro, sentante ghin tre dolcha kaj bongusta. Tiutempe mia atendado farighis sentimento de felicho. Mia bela vivo de infanagho forpasis en la atendado de la reveno de la patra biciklo post la foirfinigho.

门前的马台石

Maljuna strato kaj la shtono apud la pordego

我上中学的时候,已近70年代末,当时同学中间兴起一阵赛车热,同学中有几个是干部家庭的,家里条件好,哥哥姐姐上班,都有新车,不是“ 永久”就是“飞鸽”。放学或周末就在县革委会前的广场上“飙车”。我时常看着眼热,几次想推出父亲的车子和他们一比高下,但一看到那简陋如破铁架的车子,就有一种说不出的自卑,勇气顿时大减。

Kiam mi vizitis gimnazion en la fino de la 1970-aj jaroj, inter la kunlernantoj ekfuroris biciklado. Kelkaj el ili loghis kun mi en la sama strato kaj estis el familioj de shtat-oficistoj. Iliaj gefratoj jam perlaboris, tial en plibona vivkondicho ili ekhavis novajn biciklojn kun markoj, au Eterno au Fluganta Kolombo. Dimanche au post lerneja horo, ili ofte vetkuris per biciklo sur la placo antau la domo de La Revolucia Komitato de nia gubernio. Mi avide rigardis la vetkuron, kaj fojfoje intencus elpushi la biciklon de Patro por konkuri kun ili, sed tamen, vidante la biciklon de Patro kun kaduka ferframo, mi perdis kuraghon.

一次,心里着实是奇痒难捱,就鼓足了勇气把父亲的自行车骑了出去。我怯怯地把车停在同学面前,准备一展车技,发现有几个同学用傲慢的目光审视着我,其中一个说:“哈,就这破车,早该扔进收购站了,好意思推出来比?”这句话恰似一记闷雷,我顿觉满脸通红,周身火辣辣的,无地自容,像是做了小偷被人发见一般,急忙推起车子失魂落魄地回家了。那时的我少不更事,认为是父亲的自行车使自己蒙受了屈辱,心里不觉有些嗔怨,从此再没碰过它。

Foje, la allogo supervenkis min, ke mi, kun impulsa kuragho, ekrajdis sur la biciklon de Patro. Haltigante ghin antau la kunlerantoj mi estis preta konkuri kun ili. Tiam mi trovis, ke iuj rigardas min kaj mian biciklon kun malestima mieno. Unu el ili diris: “Ha, kiel kaduka biciklacho, ja devas esti che brokantisto; kun tio, chu vi ankorau auhdacus vetkuri kun ni?” Liaj vortoj forte humiligis min, ke mi tuj rughighis sentante la vizaghon brulanta kvazau mi estus kaptita shtelisto, ne sciante kien fughi. Mi hejmen revenis konfuzita kun la biciklo. En tiu tempo, mi estis tre juna kaj neprudenta, opiniante, ke la trivita biciko donis al mi tian honton, kaj de tiam mi neniam rajdis sur ghi.

进入八十年代后,人们不再为吃饭发愁了,又苦又涩的高粱面已经成为过去,家里也有了新自行车。1986 年父亲去世后,那辆旧车被一个亲戚骑走了。为了它,亲戚还来了好多次呢。母亲说:“早几年前就想推走,你爸爸就是不舍。”

En la 1980-aj jaroj, oni ne plu zorgis pri chiutaga pano; la amara kaj acerba sorgofaruno jam farighis historio. Ankau nia familio ekhavis novajn biciklojn. En 1986, post la forpaso de Patro, tiun chi malnovan biciklon forprnis iu parenco, kiu venis multefoje por ghin akiri. Mia patrino diris: kiam Patro ankorau vivis, la parenco venis multfoje por acheti ghin kontrau alta prezo, tamen Patro rifuzis.

二十多年过去了,父亲的那辆自行车已早不在我们的生活中,然而,留在我记忆中的那辆自行车却随着时光的流逝愈加清晰难忘。每当想到父亲俯身探取褡裢中干馍的样子,我这个八尺男儿的鼻子就不由得阵阵酸楚;每当忆起它的时候,件件往事更是不由得涌上心头,人世的种种辛酸和甘甜,冷暖与悲欢都令我百感交集,难以释怀。

De tiam pliaj dudek-kelkaj jaroj pasis. La biciklo de Patro jam malaperis el nia vivo. Tamen ghi, kun radiko en la memoro de mi kaj miaj fratoj, videblas pli kaj pli klare kun la paso de tempo, kaj estas neniam forgesebla. Memorante Patron mi chiam vidis, ke li klinis la talion palpe serchante la sekajn patkukon en la bicikla toldusako, tiuokaze mi ofte eklarmis; la pasintaj aferoj per si mem svarmis en mian koron; dolcho kaj amaro, varmo kaj fristo, chagareno kaj ghojo, chio chi en tiu chi mondo, mergas min en neesprimeblaj sentoj, ke mi porlonge ne povas ghin forigi.

每每忆起父亲的自行车,我便看到了父亲,看到父亲在向我微笑。我难忘的自行车哟,我难以忘怀的生我养我的父亲!

Memorante la biciklon mi chiam vidis Patron rideti al ni. Ho, mia neforgesebla biciklo, mia neforgesebla patro nin naskiginta kaj vivteninta.

* Vovo estas vaporumita pano el maiz-faruno.

* Mantooj estas vaporumitaj tritikfarunaj panoj.

2007年中元节于并州

WEI Yubin(Jado)

2007 en Taiyuan Chinio